优质Telegram频道推荐
Ai机器人: @XBOT12345
商务联系: @Xbot123456
Last updated 3 months, 1 week ago
Last updated 3 days, 6 hours ago
Provizora programo de BET-58Konatiĝu kun la provizora programo de la 58aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-58), kiuj okazos la 10-14an de julio 2024 en Tartu (Estonio) https://sezonoj.ru/2024/06/bet-145/
Lernu la svahilan en 50 tagoj antaŭ la 109a UKUEA proponas lerni la svahilan lingvon dum kvindek tagoj antaŭ la 109a Universala Kongreso en Aruŝo. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/06/afriko-34/
La 12a kongreso de kroataj esperantistojla 12a kongreso de kroataj esperantistoj okazos de la 21a ĝis la 28a de junio 2024 en Prvić Luka sur la insulo Prvić. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/06/kroatujo-4/
UEA en Civilsocia Konferenco en NajrobioDu reprezentantoj de UEA, Mana Brinson (el D.R. Kongo) kaj Anny Joanice (Burundo), partoprenis en Civilsocia Konferenco, kiu okazis en Najrobio (Kenjo) de la 9a ĝis la 11a de majo. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/06/un-13/
La metamorfozo: Junia oferto de la libroservo de UEAOkaze de la centjariĝo de la morto de Franz Kafka la libroservo de UEA vendas tradukojn (de Mauro Nervi kaj/aŭ de Reinhard Haupenthal) de lia novelo “La metamorfozo” kontraŭ rabatita prezo. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/06/metamorfozo/
UK-109: 521 personoj el 61 landojJe la 3a de junio 2024, du monatojn antaŭ la komenco de la 109a Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo (Tanzanio), al ĝi aliĝis 521 personoj el 61 landoj. Legu pli detale en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/afriko-33/
Forpasis Petras Čeliauskas (1929-2024)Hodiaŭ, la 2an de junio 2024 forpasis elstara litova esperantisto Petras Čeliauskas (1929-1957-2024), aŭtoro de kelkaj libroj kaj de grandaj vortaroj litova-Esperanta kaj Esperanta-litova, redaktoro de “Litova Stelo”, tradukinto de pluraj verkoj, honora membro de UEA. Legu nekrologon en La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/06/litovio-73/
Niaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2024Tri elstaraj polaj esperantistoj (tradukisto Kazimierz Bein, aktorino Jadwiga Gibczyńska kaj radioĵurnalistino Barbara Pietrzak) estas en la listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2024, kiun dum pluraj jaroj kompilas la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov. Krome, en la listo estas Nikola Aleksiev, Dalibor Brozović, Sylla Chaves, Robert Kreuz, Gonçalo Neves, Neil Salvesen, Pjotr Stojan. Legu pli en La Ondo de Esperanto ĉe https://sezonoj.ru/2024/06/junio-11/
Amhistorio kun trista finalo“Amhistorio kun trista finalo” estas la titolo de recenzo de Halina Gorecka pri la libro “Bunsun kaj Aiko: Rememore al Mia Unua Amo: Rakonto el la vivo de la aŭtoro” de Cho Sung Ho. Ĉi tiu recenzo, aperinta en la marta/printempa eldono de la ĉiusezona bitgazeto “La Ondo de Esperanto”, estas nun legebla ankaŭ en la samtitola novaĵretejo https://sezonoj.ru/2024/05/recenzo-149/
优质Telegram频道推荐
Ai机器人: @XBOT12345
商务联系: @Xbot123456
Last updated 3 months, 1 week ago
Last updated 3 days, 6 hours ago