Esperanto-novaĵoj

Description
Koncizaj Esperanto-novaĵoj, ĉefe el la ĉiutage aktualigata novaĵretejo La Ondo de Esperanto
We recommend to visit

优质Telegram频道推荐

Ai机器人: @XBOT12345
商务联系: @Xbot123456

Oft übersehen Infos zu Corona - www.corodok.de

Last updated 3 months ago

2 months, 2 weeks ago
**Fantasto, realo kaj medito**

Fantasto, realo kaj medito
En la marta/printempa eldono de “La Ondo de Esperanto“ (2024, №1) aperis recenzo de Carlo Minnaja pri la libroj “La kosmokomikoj” (novelaro) kaj “Palomar” (romaneto) de Italo Calvino, tradukitaj el la itala lingvo de Nicolino Rossi. Nun la recenzo estas legebla en la reto ĉe https://sezonoj.ru/2024/11/recenzo-151/

2 months, 2 weeks ago
**UEA donis sian aŭspicion al BET-59**

UEA donis sian aŭspicion al BET-59
La Estraro de UEA donis sian aŭspicion al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno, Litovio. Legu pli en La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/bet-155/

2 months, 2 weeks ago
**Jubileo de István Szerdahelyi**

Jubileo de István Szerdahelyi
La 18an de oktobro 2024 en Budapeŝto okazis memorkonferenco okaze de la centjara jubileo de István Szerdahelyi. Legu artikolon pri ĝi ĉe https://sezonoj.ru/2024/11/szerdahelyi/

2 months, 3 weeks ago
Esperanto-novaĵoj
2 months, 3 weeks ago
**Auld: Tute alia mondo kuŝas antaŭ …

Auld: Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi
Antaŭ cent jaroj, la 6an de novembro 1924 naskiĝis eminenta esperantista poeto kaj tradukisto William (Bill) Auld, la unua laŭreato de la honora titolo “La Esperantisto de la jaro” (1998). Hodiaŭ, je la jubilea tago, “La Ondo de Esperanto” republikigis la intervjuon, faritan okaze de lia laŭreatiĝo. Legu ĝin ĉe https://sezonoj.ru/2024/11/auld/

2 months, 3 weeks ago
**Nia trezoro: William Auld**

Nia trezoro: William Auld
Okaze de la morgaŭa centa naskiĝdatreveno de Bill “William” Auld (6 nov 1924 – 11 sep 2006) bonvolu (re)legi artikolon de Nick Kalivoda pri lia poezia verkado, kiu aperis antaŭ 12 jaroj en la rubriko “Nia trezoro” de “La Ondo de Esperanto” ĉe https://sezonoj.ru/2024/11/21trezoro/

2 months, 4 weeks ago
Esperanto-novaĵoj
2 months, 4 weeks ago
**Kjara ricevis la 18an Kulturpremion de …

Kjara ricevis la 18an Kulturpremion de la FAME-Fondaĵo kaj la urbo Aalen
La 26an de oktobro 2024 en la urbodomo de Aalen (Germanio) Chiara Raggi el Rimini, konata en Esperantujo kiel Kjara, ricevis la 18an Alenan Kulturpremion de la FAME-Fondaĵo kaj la urbo Aalen. Gratulon al Kjara!
Legu pli en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2024/10/fame-3/

2 months, 4 weeks ago
**Firdaŭs Ŝukurov forpasis**

Firdaŭs Ŝukurov forpasis
La 1an de septembro 2024 post longa malsano forpasis Firdaŭs Ŝukurov (1947-2024), unu el la plej aktivaj esperantistoj en Centra Azio. Legu nekrologon en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2024/10/nekrologo-74/

3 months ago
**Suzana kaj Mirek koncertos en BET-59**

Suzana kaj Mirek koncertos en BET-59
La pola kantista duopo Suzana (Zuzanna Kornicka) kaj Mirek Bartkowiak prezentos sian koncerton “SuMi – 30 jaroj pasis” en BET-59, kiu okazos la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/10/bet-152/ kaj planu vian partoprenon en BET-59.

We recommend to visit

优质Telegram频道推荐

Ai机器人: @XBOT12345
商务联系: @Xbot123456

Oft übersehen Infos zu Corona - www.corodok.de

Last updated 3 months ago