Dive into the Ultimate Free Library: Your One-Stop Hub for Entertainment!

TEJO informas

Description
Advertising
We recommend to visit

Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @boriskarpovFR

Last updated 4 days, 17 hours ago

Last updated 4 weeks ago

⚠️ Warning: fan account

Last updated 1 week, 5 days ago

hace 2 semanas, 3 días
**Estas tempo por aventuro kun la …

Estas tempo por aventuro kun la dua vojaĝkonkurso de TEJO! 🗺️****

Ĉu vi estas juna esperantisto, aventurema kaj povas ekvojaĝi el Germanio, Pollando, Litovio, Francio aŭ Hispanio? Jen oportuno por vi! 🧭 Danke al TEJO, GEJ, PEJ, LEJO, JEFO kaj KEJ, Esperanto Senlime 2 komenciĝos la 8-an de Aŭgusto en Germanio kaj finiĝos la 17-an de Aŭgusto en Litovio. 🎒

Do, ĉu vi estas preta por sperti aventurojn neantaŭviditajn? Trovu pli da informoj kaj kiel partopreni ĉe nia retejo: www.tejo.org/vojagxkonkurso2/ kaj kandidatiĝu antaŭ la 10-a de Majo!

hace 2 semanas, 3 días
**Ĉu vi interesiĝas pri manĝkutimoj, manĝpolitiko …

Ĉu vi interesiĝas pri manĝkutimoj, manĝpolitiko kaj pri kiel manĝaĵoj estas ligitaj al kulturo? 🍲 Partoprenu en nia nova projekto!

TEJO, kunlabore kun LEJO, GEJ, KEJ, IEJ, PEJ kaj JEFO organizas la junularan interŝanĝon “Kunhavante manĝkutimojn por alproksimigi kulturojn” dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Šventoji, Litovio inter la 18-a de Aŭgusto kaj la 25-a de Aŭgusto. 🥙

Trovu pli da informoj ĉe www.tejo.org/projekto-mangxajxoj/ kaj kandidatiĝu ĝis la 10-a de Majo! 🍝

hace 2 semanas, 5 días
*****📣*** La programo de Retoso alireblas!** …

*📣 La programo de Retoso alireblas! Vizitu retoso2024.tejo.org/programo, kaj planu vian semajnfinon: prelegoj, ludoj, koncertoj aŭ babilejoj… certe estos io por vi! 🎟️ Do, aliĝu kaj amuziĝu kun ni! 🎉*

hace 2 semanas, 6 días
**TEJO ĝojas anonci la plenan liston …

TEJO ĝojas anonci la plenan liston de gajnintoj de la konkurso “Partoprenu Internacian Junularan Kongreso-n 2024”!

🇨🇩 Espoir Ngoma Kasati (Demokratia Respubliko Kongo)
🇨🇴 Kaleth Ochoa Rojano (Kolombio)
🇦🇷 Santiago Esmeral (Argentino)
🇨🇳 Ŝujano Hou (Ĉinio)
🇺🇸 Logan Hall (Usono)

La Fonduso Partoprenu la IJK-on de TEJO subtenos ilian vojaĝon al Šventoji, Litovio por partopreni kaj kunlabori al la plej mojosa evento de la jaro, la IJK 2024! 🇱🇹 Gratulon al la venkintoj kaj bonan vojaĝon!

Pluraj junaj esperantistoj el ĉie en la mondo partoprenis en la konkurso. Ni varme dankas ĉiujn pro ilia partopreno! 🏅

hace 3 semanas, 3 días
Prokrasti ne indas! ***🏃🏼***‍***➡️***

Prokrasti ne indas! 🏃🏼➡️

Aliĝu nun kaj ĝuu la kongreson je plej favora prezo! Restas unu semajno por aliĝi dum la unua aliĝperiodo! ⚡️

🔗 Trovu pli da informoj kaj la aliĝilon en la retejo: https://ijk2024.tejo.org.

hace 4 semanas
**Sen VI ne estus Esperantujo.** ***🫵*** …

Sen VI ne estus Esperantujo. 🫵 Estu parto de la IJK 2024 kaj proponu programeron! Proponoj, kiuj rilatas al la kongresa temo de PACKONSTRUADO, estas eĉ pli aprezitaj. 🕊️

🔗 Trovu pli da informoj en la retejo de la evento, aŭ rekte proponu programeron en la formularo.

hace 1 mes
**Plaĝo, arbaro, hamakoj, koncertoj kaj esperantistoj …

Plaĝo, arbaro, hamakoj, koncertoj kaj esperantistoj - nur en la 80-a Internacia Junulara Kongreso, de la 18-a ĝis la 25-a de Aŭgusto! 🤭****

Aliĝu nun kaj estu parto de la plej mojosa esperanta evento de la jaro! La unua aliĝperiodo estas sufiĉe mallonga, do ne hezitu. 🏃
Trovu pli da informoj kaj la aliĝilon en la retejo: https://ijk2024.tejo.org. 🌳🏕️

hace 1 mes

Ĉu vi volas esti parto de la supera organo de TEJO? Iĝu Komitatano B! La 1-a de Junio 2024 estos nova oficiĝtago de Komitatanoj B: restos 2 el ili en la Komitato, do nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por 9 Komitatanoj B ĝis Majo 2026! 👥 Ĉu vi pensas ke tio povus esti vi? Kandidatiĝu ĝis la 1-a de Majo kaj estu parto de nia granda familio! 🌱

🔗 Legu pliajn informojn en nia retejo!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Iĝu Komitatano B de TEJO ekde Junio 2024 - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

La 1-a de Junio 2024 estos nova oficiĝtago de novaj Komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatanoj B de TEJO ekde Junio 2024 ĝis Majo 2026. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la…

**Ĉu vi volas esti parto de la supera organo de TEJO? Iĝu Komitatano B!** La 1-a de Junio 2024 estos …
hace 1 mes, 1 semana
**Ĉu vi ankaŭ vidis la novaĵon? …

Ĉu vi ankaŭ vidis la novaĵon? Netflix anoncis televidserion en Esperanto pri la vivo de Zamenhof, kun la fama Jude Law kiel la ĉefa aktoro! 🎬****

Laŭ unuaj informoj, la serio disponeblos en 2026, la serio videblos en 2026 kaj rakontos ĉion pri la kuraĝa lukto de la fondinto de Esperanto por paco inter kulturoj kaj kontraŭ la mallumismo de Volapuko. La historiistoj jam malfidas, ĉar laŭ enaj fontoj (kies informojn la usona firmao neis), la bjalistoka okulkuracisto estus prezentota kiel superheroo kies speciala kapablo estas paroli kaj kompreni ĉiujn lingvojn instinkte.

Post unua penso verki la serion en la pola, la produktoroj finfine decidis por Esperanto ĉar “slavaj lingvoj tro malfacilas”. “Pri lerni ĝin ne maltrankviliĝas mi”, aldonis Jude Law, “ĉar por aktoroj la malfacila parto ĉiam estas la akĉento, kaj Esperanto malavare permesas al homoj uzi ilian fekan fremdan akĉenton.”

Legu pli da informoj en nia retejo kaj trovu la originalan intervjuon ĉi tie! 🍿

hace 1 mes, 2 semanas
Post unu monato, revenos Retoso! ***⏰***

Post unu monato, revenos Retoso!

Ĉiuj esperantistoj povos partopreni en la plej granda reta evento de TEJO tute senpage, do kion vi atendas? Aliĝu tuj por konatiĝi kun esperantistoj el la tuta mondo! 💜 Kiel kutime, bunta programo atendas vin, sed vi mem povas kontribui per viaj propraj prelegoj aŭ aliaj kontribuoj, do nepre helpu nin riĉigi la eventon! 💻

🔗 Aliĝilo
🔗 Proponi programeron
Ni antaŭĝojas ricevi viajn proponojn kaj ĝui la eventon kun vi denove! Por pli da informoj, vizitu la retejon de la evento: https://retoso2024.tejo.org. 🩷

We recommend to visit

Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @boriskarpovFR

Last updated 4 days, 17 hours ago

Last updated 4 weeks ago

⚠️ Warning: fan account

Last updated 1 week, 5 days ago