TEJO informas

Description
We recommend to visit

Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @boriskarpovFR

Last updated 6 months, 3 weeks ago

Last updated 6 months ago

Divulgação de notícias e opiniões conservadoras.

Confira nossa LISTA DA EXCLUSÃO nos comentários fixados.

#OlavoTemSempreRazão
#DeusPátriaFamíliaeLiberdade

Last updated 1 month ago

3 weeks, 6 days ago
***🎉*** Jam 50 homoj aliĝis al …

🎉 Jam 50 homoj aliĝis al IJK en Indonezio!

Partoprenantoj el 22 landoj jam aliĝis al IJK. Ne maltrafu la unuan aliĝperiodon kaj aliĝu antaŭ al 31-an de januaro!

Pli da informoj troviĝas en nia retejo ĉe ijk2025.tejo.org

1 month ago
**Iĝu instruisto de la jaro!**

Iĝu instruisto de la jaro!
ILEI kun subteno de TEJO invitas ĉiujn esperantistojn proponi kandidatojn por du kategorioj:
1. "Juna Instruisto de la Jaro" (35 jarojn aĝa aŭ malpli, t.e. TEJO-aĝo)
2. "Instruisto de la Jaro" (pli ol 35 jarojn aĝa)

Al la gajnintoj estos donacitaj:
- Atestilo
- Senpaga aliĝo al TEJO-kongreso (IJK) kaj ILEI-Kongreso de la koncerna jaro
- Senpaga membriĝo en TEJO kaj ILEI kun retaj versioj de revuoj Kontakto kaj IPR en la koncerna jaro
- Unu libro flanke de TEJO por la “Juna esperantisto de la jaro”
- Unu libro flanke de ILEI por la “Esperantisto de la jaro”

Por kandidatiĝo aŭ kandidatigo bv. sendi kandidatiĝojn/kandidatigojn al [email protected]:

ILEI atendas viajn kandidatiĝojn/kandidatigojn!

Pli da informoj en la retejo de TEJO : https://www.tejo.org/igu-instruisto-de-la-jaro/

1 month ago
***🗣*** Proponu programeron dum ARTo (Adoleskantara …

🗣 Proponu programeron dum ARTo (Adoleskantara Reta Tago). La interesgrupo de Adoleska Agado entuziasme invitas vin partopreni kaj kunlabori

La evento organizita de adoleskuloj por adoleskuloj okazos la 12-a de januaro

Pliaj detaloj (horo, ligilo...) venos poste, sed por ke la evento estu eĉ pli mojosa, ni kuraĝigas vin proponi programeron (prelego, ludo, babilrondo, koncerto aŭ eĉ kunspektado de filmoj... ktp.). 🎧 🎲 🎞

Se vi ne certas pri kiel okazigi vian programeron, ne hezitu kontakti la teamon kiu helpos vin realigi ĝin!
Do, se vi havas ion interesan por kundividi kun tutmondaj esperantistoj de via aĝgrupo, ne hezitu kaj kontaktu : Snehaja (Telegrame @snehajaa
retmesaĝe - [email protected])

Ni antaŭĝojas ricevi viajn proponojn kaj pasigi tiun tagon kune!

5 months, 2 weeks ago
**Nova numero de *Kontakto* (319) ĵus …

Nova numero de Kontakto (319) ĵus aperis!* En ĝi, malkovru inspirajn rakontojn de ciferecaj nomadoj, kiuj vojaĝas kaj laboras samtempe. 🎒 Esploru ankaŭ tekstojn pri la interna vivo de artistoj kaj surprizoj de nekonatoj. Se vi havas komentojn aŭ volas kundividi viajn ideojn, ne hezitu skribi en Telegramo aŭ sociaj retejoj. 📲***

Elŝutu la PDF-dosieron de la revuo ĉe https://uea.org/revuoj/kontakto/2024. 🗺️

6 months ago
**Hodiaŭ ni festas la datrevenon de …

Hodiaŭ ni festas la datrevenon de nia komuna lingvo Esperanto! 🎂 Jam de 137 jaroj, la “Unua Libro” de “Dr. Esperanto“ celas faciligi komunikadon kaj kunlaboron inter homoj el diversaj kulturoj kaj landoj. Esperanto estas simbolo de paco kaj interkompreno, kaj ni celebru la diversecon! ⭐️ Feliĉan Esperanto-Tagon al ĉiuj! 💚

6 months, 1 week ago
**TEJO ĝojas anonci, ke la 81-a …

TEJO ĝojas anonci, ke la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos en 2025 en Indonezio! 🇮🇩 Plonĝu en la mirinda diverseco de kulturoj, lingvoj, kaj pejzaĝoj de ĉi tiu insulara paradizo. 🏞️ De la vibrantaj urboj ĝis la serenaj plaĝoj, Indonezio certe ofertos unikan sperton por ĉiuj partoprenantoj. 🏝️🏔️

Pliaj detaloj (urbo, datoj...) venos poste, sed jam pretiĝu por renkontiĝi kun esperantistoj el la tuta mondo, partopreni mojosajn aktivaĵojn, kaj sperti la varman gastemon de la indonezia popolo. 🌺

8 months, 3 weeks ago

Restas semajno por kandidatiĝi al projektoj de TEJO subtenitaj de Erasmus+! Ĉu vi kontribuos al teatraĵo ?, vojaĝos tra Eŭropo ?️ aŭ gustumos freŝajn manĝaĵojn de aliaj landoj kun aliaj junuloj ??

? La projekto TEATRE (“Transformante Eŭropon per Arto estante Transnacia, Reagema kaj Enpoviga”) serĉas 23 junulojn kiuj aĝas inter 13 kaj 30 jarojn kaj kiuj kunlaboros je teatraĵo originale verkita en Esperanto. La projekto okazas kadre de FESTO en Francio, inter la 8-a kaj la 15-a de Aŭgusto.

?️ La projekto “Esperanto Senlime 2” serĉas 25 junulojn, kiuj aĝas inter 18 kaj 30 jarojn, interesiĝas pri sperti aventurojn tra la mondo, kaj loĝas en unu el la landoj de la partneroj de la projekto (Germanio, Pollando, Litovio, Francio aŭ Hispanio) aŭ povas ekvojaĝi el unu el tiuj landoj. La vojaĝo komenciĝos la 8-an de Aŭgusto en Berlino (Germanio) kaj finiĝos la 17-an de Aŭgusto en Vilno (Litovio).

? La projekto “Kunhavante manĝkutimojn por alproksimigi kulturojn” serĉas 42 junulojn kiuj aĝas inter 13 kaj 30 jarojn kaj pretas prezenti siajn manĝkutimojn al junuloj de aliaj landoj, ludi rolludon pri manĝpolitiko aŭ eĉ instrui al aliaj junuloj kiel kuiri tipajn manĝaĵojn de siaj landoj! La projekto okazas kadre de la Internacia Junulara Kongreso en Litovio, inter la 18-a kaj la 25-a de Aŭgusto.

Ne mankas ŝancoj por amuziĝi kaj spertiĝi, do nepre aliĝu kaj kunhavigu la anoncojn. Vizitu nian retejon por pliaj informoj!

We recommend to visit

Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @boriskarpovFR

Last updated 6 months, 3 weeks ago

Last updated 6 months ago

Divulgação de notícias e opiniões conservadoras.

Confira nossa LISTA DA EXCLUSÃO nos comentários fixados.

#OlavoTemSempreRazão
#DeusPátriaFamíliaeLiberdade

Last updated 1 month ago