Dive into the Ultimate Free Library: Your One-Stop Hub for Entertainment!

Kontraŭ Espero 🇿🇦

Description
Ĉiutagaj mondaj novaĵoj, politiko, komerco, historio, financo kaj kulturo en Esperanto. Kun opinio.

Nia babilejo por diskuti pri novaĵoj sen cenzuro: t.me/+CHdZxJ-SPJoxYjEy
Advertising
We recommend to visit

Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @boriskarpovFR

Last updated 4 days, 17 hours ago

Last updated 4 weeks ago

⚠️ Warning: fan account

Last updated 1 week, 5 days ago

1 month, 2 weeks ago
***🍫*** Prezoj de kakao.

🍫 Prezoj de kakao.

1 month, 2 weeks ago

⚫️🇷🇺 IŜ kritikis la malafablan traktadon de siaj grupo-membroj kaj minacis Rusion per novaj teroragoj.

1 month, 2 weeks ago

🇪🇸 Tribunalo en Hispanio decidis haltigi la funkciadon de Telegram en la lando. La decido estis farita post plendoj pri tio, ke Telegramo permesas al uzantoj alŝuti iun ajn enhavon sen permeso.

1 month, 2 weeks ago
***🇨🇳******🙊*** La eminenta ujgura verkisto, Erkin …

🇨🇳🙊 La eminenta ujgura verkisto, Erkin Emet, 65-jaraĝa, kiu publikigis librojn pri ujgura kultura identeco kaj la persekuto de Ĉinio kontraŭ la ujguroj, estis kondamnita al malliberejo. La familio de Emet diris ke ĉinaj aŭtoritatoj akuzis lin je instigado de etna separismo kaj ke li nun estas en malliberejo.

Emet estis plej verŝajne arestita por sia implikiĝo en la publikigo aŭ disvastigo de du librojn.
La unua estis la romano "Altun Kesh" kaj "Oraj Ŝuoj" de Halide Israel, pri la persekutado de ujguroj dum la Kultura Revolucio de Ĉinio 1966-76 kaj la graveco de subteni la ujguran identecon.

1 month, 2 weeks ago
*****🇿🇦*** Partioj de Sudafriko. Libereca Partio …

*🇿🇦 Partioj de Sudafriko. Libereca Partio de Inkatha*

La dekstrema konservativa, antikomunisma politika partio de etnaj zuluoj, fondita de la zulua triba ĉefo Mangosutu Buthelezi. La partio deziras pli da potenco por la provincoj, malpliigon de impostoj, liberaligon de komerco, kaj permesi al tradiciaj aŭtoritatoj (ĉefoj) plenumi lokan memadministradon. La partio aktive subtenas la monarĥismon de ĉiuj afrikaj triboj.

La partio deklaras, ke ĝi bazas siajn valorojn sur la valoroj de la Ubuntu triboj. La filozofio de Ubuntu estas la kolektivisma ideologio de afrikaj triboj, kiu asertas, ke homo iĝas persono nur tra aliaj homoj.

La gvidanto de la partio, Mangosutu Buthelezi, jam dum la apartheidaj tempoj havis klarajn antikomunistajn poziciojn, dum la partio de Mandela estis amika kun la USSR.

Post la fino de apartismo, la zuluoj vidis la partion de Mandela kiel estontan diktaturon de la kosa tribo kaj komunistoj. Inter blankuloj en Sud-Afriko eĉ aperis la diraĵo: "Pessimisto lernas la kosan, optimisto lernas la zuluan". Tial la Libereca Partio de Inkatha ofte amikiĝas kun blankaj partioj.

Se en 1994 la partio ricevis 10.5% de la voĉoj, en la lastaj elektoj ĝi ricevis nur 14 el 400 sidlokoj en la parlamento. En la parlamentaj elektoj en majo, oni antaŭdiras al la partio 4-6% de la voĉoj.

1 month, 2 weeks ago

🇸🇰 En Slovakio, la unua raŭndo de la prezidentaj elektoj okazis. La eksa ministro pri eksterlandaj aferoj, Ivan Korčok, kiu subtenas liberalajn vidpunktojn, ricevas 42,51%, dum la prezidanto de la parlamento, Peter Pellegrini, kiu kontraŭas la liveradon de armiloj al Ukrainio, ricevas 37,02%. Ili renkontiĝos en la dua raŭndo, kiu estas planita por la 6-a de aprilo.

1 month, 2 weeks ago

🇷🇺 Unu el la suspektantoj de la terorisma atako ĉe Moksvo asertas ke li estis varbita per Telegramo.

Dum komenca pridemandado, li diris, ke li estis pagita por fari la atakon de iu, kiu varbis lin per la mesaĝila platformo Telegramo.

Polico: "Kion vi faris en Crocus?"

Suspektato: "Mi pafis."

Polico: "Kiu?"

Suspektato: "Homoj."

Polico: "Por kio?"

Suspektato: “Por mono. Duon miliono da rubloj.”

Polico: "De kie vi akiris la armilojn?"

Suspektato: "Ili mem transdonis la armilojn."

Polico: "Kiu ili estas?"

Suspektato: "Mi ne scias. Ili skribis per Telegramo sen nomo, sen io."

Fonto: ВЧК-ОГПУ TG

1 month, 2 weeks ago

🇮🇩🇦🇺 Filmeto de Nov-Zelanda piloto kaptita de membroj de la Okcidenta Papua Liberiga Armeo aperis kune kun mesaĝo al lia familio.

Philip Mark Mehrtens, 38-jara, loĝas en arbaro en Papuo-Nov-Gvineo ekde kiam lia aviadilo estis kaptita de papuaj ribelantoj post surteriĝo en la montara provinco de Nduga pasintjare.

La ribelantoj deklaris ke ili "neniam liberigos" Mehrtens  "se Indonezio ne agnoskas nov-papuan sendepedecon kaj liberigas Papuon de indonezia koloniismo."

1 month, 2 weeks ago

🇷🇺🇪🇺 NATO kondamnis la atakon en Rusio, — laŭ la gazetara servo.

We recommend to visit

Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @boriskarpovFR

Last updated 4 days, 17 hours ago

Last updated 4 weeks ago

⚠️ Warning: fan account

Last updated 1 week, 5 days ago