Dive into the Ultimate Free Library: Your One-Stop Hub for Entertainment!

Universala Esperanto-Asocio (UEA)

Description
Telegram-kanalo de Universala Esperanto-Asocio 💚
Advertising
We recommend to visit

Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @boriskarpovFR

Last updated 4 days, 17 hours ago

Last updated 4 weeks ago

⚠️ Warning: fan account

Last updated 1 week, 5 days ago

2 months ago
**Dua Literatura Duonmaratono, sabaton 9-an de …

Dua Literatura Duonmaratono, sabaton 9-an de marto 2024 !

Kara Literaturamanto!

La 9-an de marto, ĉi sabate okazos la Literatura Duonmaratono. 12 horoj da sesioj kaj atelieroj pri nia literaturo. Jen tre konciza letero kiu enhavas ĉiujn informojn kiujn vi bezonas por via partopreno.

Rigardu la alkroĉitan bildon kiu enhavas la tutan programon! Frandu kelkajn aŭ partoprenu la tuton!

• La partopreno estas senpaga, sed por havi ŝancon gajni abonon kaj librojn en la lotumado vi devas oficiale aliĝi al la Literatura Duonmaratono en la retejo de Bobelarto: https://bobelarto.ink/maratono/
• Jen la ligilo de la Zoom-ĉambro de Bobelarto: https://us05web.zoom.us/j/9481979052?pwd=MXdNdjE4WDQ0ZFBNNzc4VjF2S0s5Zz09 La tuta renkontiĝo okazos ĉi tie. Vi libere povas veni kaj foriri laŭ via emo kaj plaĉo.

• Ni malfermos la ĉambron je9:30 UTC. Venu pli frue por saluti unu la alian, babiladi kun la aliaj partoprenantoj antaŭ la komenco.
[…]

Ĝis sabato!

Stela Besenyei-Merger kaj Jaes Estrada de teamo Bobelarto

2 months, 2 weeks ago
**“Enmigrado - kunfluo de homaj valoroj”: …

“Enmigrado - kunfluo de homaj valoroj”: bitlibro senpage elŝutebla pri la kongresa temo de la 108-a UK

Ĉiujare la Universala Kongreso de Esperanto (UK) proponas unu difinitan temon, pri kiu okazas dediĉita programo de prelegoj kaj aliaj aktivecoj. Aldone, ekde sia komenco en 2020, la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) ankaŭ akceptas por si la temon de la UK en la koncerna jaro. […]

En 2023 la kongresa temo de la 108-a UK, kiu okazis en Torino, Italio, kaj de la 4-a VK, estis “Enmigrado - kunfluo de homaj valoroj”. […] Surbaze de siaj spertoj Thomas Bormann gvidis teamon de prelegintoj, kiuj povis prezenti dum la 108-a UK kaj la 4-a VK.

Nun kadre de UEA eldoniĝas bitlibro, kiu estas kompilo surbaze de la dokumentoj pri la trakto de la kongresa temo en 2023: kongresa rezolucio, kunmeto kaj resumo de prelegoj, statistikoj kaj grafikaĵoj. Oni povas ĝin elŝuti en la sekcio Teko de la retejo de UEA, kune kun aliaj senpage elŝuteblaj libroj: https://uea.org/teko/libroj.
[…]
Legu plu ĉe: https://uea.org/gk/1158

2 months, 3 weeks ago
**La Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato …

La Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj

UEA estas la sponsoro de la Poliglotaj Renkontiĝoj en 2024: por la reta (Polyglot Gathering Online, PGO, kiu okazos rete, en februaro/marto) same kiel por la ĉeesta (Polyglot Gathering, PG, kiu okazos en majo, surloke en Prago).

La reta PGO okazos unue, de la 29-a de februaro ĝis la 3-a de marto.

UEA proponas specialajn rabatojn al siaj membroj: kadre de la sponsoreco de UEA al PGO ĉiu individua membro de UEA (IM) rajtas je 40%-a rabato de la kotizo por la PGO. Por ĝui tiun rabaton, la IM devas entajpi sian UEA-kodon en la rabatkampo de la aliĝilo. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al UEA por 2024, rapide faru per uea.org/alighoj/alighilo.

Aldone, eĉ se oni ne estas IM, tamen danke al UEA ĉiu esperantisto rajtas je 20%-a rabato de la kotizo de PGO. Por ĝui tiun rabaton, esperantistoj devas entajpi en la rabatkampo de la aliĝilo la rabatkodon ueamojosas.
[…]

Legu pli ĉe: https://uea.org/gk/1157

4 months, 1 week ago
Karaj ĉiuj,

Karaj ĉiuj,
Feliĉan novan jaron 2024!
🎊🔥🎉🍾🎈🔈

4 months, 3 weeks ago

Akademia Konferenco 14-15 decembro 2023

Karaj samideanoj,

Trian fojon, la Akademio invitas vin al Konferenco de la Akademio, prelegserio okaze de la Zamenhof-festo. Kiel la unua (2021) kaj la dua (2022), ĝi okazos la 14an kaj 15an de decembro, de la 14a ĝis la 15a40 UTC: naŭ akademianoj prezentos (per Zoom) prelegojn kaj pri la agado de la Akademio mem kaj pri la agado de akademianoj. 

Jen la programo de tiu ĉi konferenco:

Ĵaŭdon, la 14an de decembro, de la 14a UTC ĝis la 15a20 UTC:

14:00:  Renato Corsetti: Evolutendencoj de la vorttrezoro de Esperanto
14:20:  Anna Löwenstein: La difinaro de uea.facila
14:40:  Aleksandro Shlafer: Kio do vere igas Esperanton (mal)facila?
15:00:  François Lo Jacomo: Ĉu komuna lingvo pacigos la homaron?

Vendredon, la 15an de decembro, de la 14a UTC ĝis la 15a20 UTC:

14:00:  Barbara Pietrzak: Jan Baudouin de Courtenay
14:20:  Tim Owen: Preteratentitaj leteroj de Zamenhof
14:40:  Markos Kramer: La duonvokalo ŭ en Esperanto
15:00:  Jesper Jacobsen: La 10a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
15:20:  Edmundo Grimley Evans: Proklamo de la Laŭro de la Akademio

Vi povos partopreni tiun ĉi kunsidon per la jena ligilo:
https://us06web.zoom.us/j/85698375952?pwd=sA8Z2q6vRXnyA9mn8DwqvO97cCIo2I.1
ID de la kunveno: 856 9837 5952
Sekreta kodo (pasvorto): 196177

https://eventaservo.org/e/5911d3

Kore,

François LO JACOMO
Sekretario de la Akademio

Zoom Video

Join our Cloud HD Video Meeting

Zoom is the leader in modern enterprise video communications, with an easy, reliable cloud platform for video and audio conferencing, chat, and webinars across mobile, desktop, and room systems. Zoom Rooms is the original software-based conference room solution…

5 months, 2 weeks ago
**Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 4-a eldono lanĉita …

Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 4-a eldono lanĉita kun nova temo

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) alvenas kun nova temo: Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens. La kvara eldono de la konkurso estis lanĉita dum la oktobra Retoso kaj estas rezulto de daŭra kunlaboro kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), Bobelarto kaj aldone aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj per la eblo konkursi en ses diversaj lingvoj: krom Esperanto, eblas konkursi en la itala, la kataluna, la persa, la rusa kaj la ukraina. Tradukaĵoj el aliaj lingvoj daŭre bonvenas. (…)

La limdato por konkursi estas la 30-a de junio 2024. (…)

Fonto: https://uea.org/gk/1143

5 months, 3 weeks ago
**Zamenhof-festoj 2023 en Eventa Servo: sciigu …

Zamenhof-festoj 2023 en Eventa Servo: sciigu la mondon pri via evento

Ĉu jarfine vi organizos komunan manĝon aŭ alispecan eventon okaze de la naskiĝtago de L.L. Zamenhof? Ni invitas vin vaste komuniki pri via agado.

Eventa Servo de UEA ebligas krei eventan paĝon per kiu vi povas informi en interreto pri KIAM okazos KIO KIE. Rapide havi aliron al tiaj praktikaj informoj faciligas la vivon de multjaraj esperantistoj. Trovi ĉiujn informojn pri Esperanto-okazaĵoj en unu centra loko (al)logas novulojn. Vidu https://eventaservo.org.

Pasintjare la teamo de Eventa Servo faris kampanjon pri Zamenhof-festoj tra la mondo. La tiama ligilo https://zamenhof.eventaservo.org daŭre funkcias kaj ankaŭ ĉi-jare donas superrigardon de kiam kie kune festos esperantistoj.

(…) Jen instrukcia filmeto pri kiel aldoni eventon: mallonge.net/es1. Se restas dubo aŭ se vi spertas praktikan malfacilaĵon, ne hezitu sendi retmesaĝon al kontakto@eventaservo.org.
Belajn festojn al vi ĉiuj!

Ligilo al ĉi-komuniko: uea.org/gk/1139

5 months, 3 weeks ago
**Mesaĝo de UEA okaze de la …

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2023

Toleremo estas necesa valoro por paco, demokratio kaj homaj rajtoj. Ni ja devas esti kapablaj pace kunvivi, komune decidi pri publikaj aferoj, kaj garantii ke ĉiuj havu la samajn rajtojn. Toleremo estas respekto, akcepto kaj estimo por la riĉa diverseco de kulturoj, esprimoj kaj manieroj esti homoj.

(…)

Ni bonvenigas la klopodojn plifortigi toleremon ĝenerale kaj rilate al lingvoj, kiel, ekzemple, la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032), de Unesko. Kiel Asocio kiu tutmonde kunigas homojn el malsamaj lingvoj, ni proponas Esperanton kiel vojo por dialogo kaj interkompreniĝo.

Legu la tutan komunikon: uea.org/gk/1140

7 months, 1 week ago
**Mesaĝo de UEA okaze de la …

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Pliaĝuloj, 1 oktobro 2023

[ Mesaĝo sendita al UN. ]

Maljuniĝo de la tutmonda popolo estas neŝanĝebla tendenco, interalie pro gigantaj antaŭenpaŝoj de la medicina scienco. Plena respekto de homaj rajtoj inkludas specialan atenton al specifaj grupoj. Pro tio, en 2023, ni pripensas la universalajn homajn rajtojn por pliaĝuloj.

La momento gravas, ĉar la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj mem 75-jariĝas, ek de sia lanĉo en 1948. Mondo kie ĉiuj plene ĝuas la samajn rajtojn eblas nur per forta solidareco inter generacioj. Necesas novaj sindevigoj de la tuta socio, por vera protekto de rajtoj por nuntempaj kaj estontaj generacioj de pliaĝuloj.  (…)

Legu la plenan komunikon: uea.org/gk/1133

7 months, 2 weeks ago

Kontribuu al la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS): 27-30 oktobro 2023
La junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), pere de sia komisionoj pri Edukado, Scienco, Kulturo kaj Universitata Agado, denove organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS), okazonta de la 27-a ĝis la 30-a de oktobro 2023: https://www.tejo.org/de/iris-2023.

IRIS okazos kunlabore kun Retoso, la reta evento de TEJO. Ĝi havos du partojn: mallongaj fakaj prelegoj, kiuj estos spekteblaj en jutuba kanalo de TEJO, kaj podiaj diskutoj pri tiuj fakoj dum Retoso. Se vi estas studento aŭ esploristo kaj volas prezenti vian laboron al fakemaj esperantistoj, ni invitas vin aliĝi per tiu ĉi formularo (mallonge.net/IRIS2023-proponilo).

La organizantoj esperas ricevi kontribuojn plej laste la 15-an de oktobro 2023. UEA subtenas la eventon per informado kaj subtenos TEJO-aĝajn kontribuantojn al la ĉi-jara IRIS per senpaga membreco en UEA-TEJO (se ili ankoraŭ tion ne havas) por la jaroj 2023 kaj 2024, inkluzive de aliĝo al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (https://vk.esperanto.net), kiu okazos post IRIS/Retoso, de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023. Sendu viajn kontribuojn al IRIS!

Dum IRIS 2021 okazis podiaj diskutoj pri lingvistiko, sociologio, antropologio, internaciaj rilatoj, astronomio, inĝenierarto, biologio, psikologio, matematiko, fiziko kaj fervojoj. La podiaj diskutoj pritraktos aspektojn de la diversaj fakoj surbaze de la ricevitaj videaj kontribuoj, kiuj estos publikigitaj en Jutubo antaŭ la simpozio.

La podiaj diskutoj estos malfermaj al ĉiuj, ĉu membroj ĉu nemembroj de UEA-TEJO, kaj la ligilo por partopreni ilin estos publikigitaj poste. Oni povas nun aliĝi al telegrama grupo de IRIS. Por pliaj informoj, kontaktu la organizteamon ĉe interfaka.simpozio@gmail.com.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Prelegu en la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS) - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

La komisionoj de TEJO pri Edukado, Scienco, Kulturo kaj Universitata Agado denove organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS) de la 27-a ĝis la 30-a de Oktobro 2023. IRIS okazos kunlabore kun Retoso, la reta evento de TEJO.  La simpozio havos…

**Kontribuu al la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS): 27-30 oktobro 2023**
We recommend to visit

Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @boriskarpovFR

Last updated 4 days, 17 hours ago

Last updated 4 weeks ago

⚠️ Warning: fan account

Last updated 1 week, 5 days ago