Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @boriskarpovFR
Last updated 6 months, 3 weeks ago
Last updated 6 months ago
Divulgação de notícias e opiniões conservadoras.
Confira nossa LISTA DA EXCLUSÃO nos comentários fixados.
#OlavoTemSempreRazão
#DeusPátriaFamíliaeLiberdade
Last updated 1 month ago
Kristo Redemptoro verde lumigota la 15-an de decembro 2024 – kaj vi povas donaci por tio!
La statuo Kristo Redemptoro, 38 metrojn alta, verŝajne estas la plej rekonata brazila monumento. Elektita unu el la novaj 7 Mirindaĵoj de la Mondo en la kampanjo de 2007 de la Fondaĵo “New 7 Wonders” (N7W), ĝi situas en la urbo Rio-de-Ĵanejro (aŭ Rio), sur la monto Korkovado, 710 metrojn alta, pro kies pozicio ĝi videblas de la tuta urbo. (…)
AERĴ bezonas subtenon por realigi profesian registron de la okazo, kun fotografado kaj filmado, inkluzive aeran. Tiu tuta servo kostos 650 EUR. Se vi volas subteni tiun gravan informagadon, kiu povas malfermi novan atingon por Esperanto en Rio, donacoj estas bonvenaj al la Fondaĵo Harry por Informado(https://uea.org/alighoj/donacoj/informado). Donacintoj estos agnoskitaj en la Oficiala Informilo de la revuo Esperanto.
Ligilo: uea.org/gk/1194
Konferenco “Unesko kaj Esperanto: 70 jaroj da kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj” okazos en Montevideo omaĝe al la 70-jariĝo de la 1-a rezolucio de Unesko pri Esperanto.
Nova limdato por proponi viajn kontribuojn al la 5-a Virtuala Kongreso: ĝis la 27-a de oktobro
La Virtualaj Kongresoj (VK) fariĝis la plej gravaj retaj eventoj de Esperanto de la nuntempo. Al la pasintjara VK alvenis centoj da proponoj, inter tiuj por la kerna programo (inter la 12-a kaj 18-a horoj UTC) kaj tiuj por la Virtuala Movada Foiro (ekster tiuj horoj). UEA nun anoncas longigon de la limdato por prezenti viajn valorajn proponojn ĝis (inkl.) la 27-a de oktobro 2024 (venonta dimanĉo).
Por proponi programeron al la 5-a VK - ĉu kerna programo, ĉu Virtuala Movada Foiro (ViMF) - oni devas uzi la formularojn troveblajn ĉe https://vk.esperanto.net/2024/programo – tie oni trovos ĉiujn detalojn por formale prezenti proponon pri programera kontribuo al la evento.
La kerna programo de la VK okazas en la 4 oficialaj tagoj (de la 28-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 2024). Ĝi kutime havas formalajn prelegojn, sciencan kaj kulturan programon, inter ili rikoltojn de la programo de la Universala Kongreso. Se vi ion proponis por UK, vi bonvenas re-prezenti dum VK. Se vi estas eldonisto aŭ verkisto, vi povas prezenti pri via kultura agado. Se vi estas aktivulo de organizo aŭ komisiono, vi povas prezenti pri via agado. Se vi havas bonan ideon aŭ prelegon por kundividi por diskuto dum VK, ankaŭ tio bonvenas!
La Virtuala Movada Foiro estas aparta spaco por prezenti la agadon de organizoj aŭ iniciatoj. Ĝi okazas antaŭ aŭ post la kerna programo (antaŭ 12:00 UTC aŭ post 18:00 UTC). La "virtuala budo" estas reta kunsidĉambro en kiu homoj povas enveni por babili kun respondeculoj kaj vidi prezenton de la agado. Kutime en la ViMF la virtuala ĉambro funkcias dum 1 horo. Do homoj venas kaj respondeculoj prezentas pri sia agado, kvazaŭ oni akceptiĝas en reala budo. Por tio aktivuloj kutime preparas bildprezentaĵojn laŭ kiuj ili montras al gastoj atingojn kaj planojn. Sed eblas ankaŭ prezento de registritaj filmoj.
Aparte bonvenas programeroj, kiuj konversacias kun la kongresa temo: “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”.
Oni notu, ke proponantoj kaj partoprenontoj nepre devas esti aliĝintoj al la 5-a VK. Do se iu ankoraŭ ne aliĝis, eblas tion fari per https://VK.esperanto.net/2024/aligxilo – se oni estas individua membro de UEA, eblas aliĝi senpage al la VK ĝis la 13-a de novembro. Poste aplikiĝos simbola kotizo. Se oni ankoraŭ ne estas membro en 2024, eblas pro speciala oferto membriĝi duoble por 2024+2025 pagante nur por 2025 (do por 2024 temas pri senpaga baza aliĝo), kun tuja senpaga aliĝo al la VK. Tiu oferto validas nur tra la VK-aliĝilo. Dubojn komuniku al [email protected].
Donacoj tre gravas por VK. Tiuj, kiuj donacos ekde 50 EUR, aperas laŭdezire en la listo de aliĝintoj kiel Subtenantoj. Eblas donaci dum aliĝo al la VK aŭ konstante ĉe la VK-fonduso: https://uea.org/alighoj/donacoj/vk – donacoj helpas partoprenigi nepagipovajn homojn kaj plibonigi la teknikajn rimedojn. Antaŭdankon al ĉiuj pro la pluraspekta subteno al la VK!
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/1189
Mesaĝo de Costa Mashauri, prezidanto de la LKK de UK 2024 en Aruŝo, Tanzanio ??****
Bonvolu anonci, ke al ĉiuj kiuj decidos nun partopreni la UK-on, la LKK en Aruŝo havos donacon por ili ĉar decidi lastminute ne estas facila afero.
Do, la nacia organiza komitato certe ricevos ilin kun granda ĝojo??
Bonvolu listigi kaj sendi al mi iliajn nomojn tuj post la kongreso. Ni ĝojeme ricevos ilin ekde la flughaveno je ilia alveno:
La unua donaco estas, ke ili ne pagos vojaĝjoston de la flughaveno Kilimanĝaro al la urbo Aruŝo (kiu normale estas $50 taksie);
La dua donaco estos surprizo ni ne anoncas nun.
Pri vojaĝbiletoj se ili ne trovas Ethiopian Airlines konvenan ili bonvolu esplori pri la Ĉartaj aviadiloj kiuj flugas rekte al Zanzibaro ili estas pli malmultkostaj. Aliaj partoprenantoj jam esploris kaj uzos ilin.
De Zanzibaro al Aruŝo JRO aŭ ARK multas aviadiloj kaj kostas ĉirkau 200.????
Donackampanjo de TEJO kadre de Retoso por subteni la partoprenon de afrikaj junuloj en UK
Inter la 26-a kaj la 29-a de aprilo okazos Retoso, la reta kongreso de TEJO. Post la unua eldono, okazinta en 2021, ĝi rapide iĝis vera tradicio en Esperantujo kaj nemankebla spaco por interŝanĝo de spertoj por junaj movadanoj, speciale sopirata tra la tuta jaro de tiuj al kiuj malfacilas partopreni en ĉeestaj aranĝoj kaj kiuj soifas lerni, ridi kaj ludi kun samideanoj el la tuta mondo.
La partopreno en Retoso, kiel por plejparto de la retaj junularaj eventoj, estas senpaga. Ĉiuj homoj sendepende de aĝo aŭ membreco en TEJO aŭ UEA estas varme bonvenigitaj. La aliĝilo troviĝas ĉi tie. Pri la programo menciindas diskutrondo inter adoleskaj esperantistoj kaj patronoj pri la estonteco de la junulara movado, kie oni esperas realigi valoran intergeneracian transdonadon de konoj, perspektivoj kaj spertoj.
Ĉijare kiel novaĵo oni lanĉas kadre de ĝi donackampanjon por subteni la vojaĝigon de afrikaj junuloj al la 109a UK en Aruŝo. Por instigi la kunlaboremon de samideanoj, la organiza teamo elektis du junajn artistojn speciale ligatajn al Afriko, Clarissa Sabatini kaj Jonny M, kies prezentaĵoj estos libere spekteblaj per la YouTube-kanalo de TEJO.
UEA kaj TEJO invitas ĉiujn esperantistojn fari donacojn per UEA-konto, PayPal aŭ ĝiro, kun la referenco “UK en Afriko”, laŭeble antaŭ la fino de majo por efike plani la subtenon. Kaze de demandoj bonvolu skribi al [email protected]. La bezonataj datenoj por la donacoj estas la jenaj:
UEA-konto: tejo-l
PayPal-konto: [email protected]
Bankkonto: Wereld Esperanto - Jongeren Organisatie (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO))
IBAN/Kontonumero: NL62 BUNQ 2205 7897 16
BIC/SWIFT-kodo: BUNQNL2A
Nomo de la banko: BUNQ B.V.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/1165
uea.org
Universala Esperanto-Asocio
UEA.ORG: retejo de Universala Esperanto-Asocio
“Enmigrado - kunfluo de homaj valoroj”: bitlibro senpage elŝutebla pri la kongresa temo de la 108-a UK
Ĉiujare la Universala Kongreso de Esperanto (UK) proponas unu difinitan temon, pri kiu okazas dediĉita programo de prelegoj kaj aliaj aktivecoj. Aldone, ekde sia komenco en 2020, la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) ankaŭ akceptas por si la temon de la UK en la koncerna jaro. […]
En 2023 la kongresa temo de la 108-a UK, kiu okazis en Torino, Italio, kaj de la 4-a VK, estis “Enmigrado - kunfluo de homaj valoroj”. […] Surbaze de siaj spertoj Thomas Bormann gvidis teamon de prelegintoj, kiuj povis prezenti dum la 108-a UK kaj la 4-a VK.
Nun kadre de UEA eldoniĝas bitlibro, kiu estas kompilo surbaze de la dokumentoj pri la trakto de la kongresa temo en 2023: kongresa rezolucio, kunmeto kaj resumo de prelegoj, statistikoj kaj grafikaĵoj. Oni povas ĝin elŝuti en la sekcio Teko de la retejo de UEA, kune kun aliaj senpage elŝuteblaj libroj: https://uea.org/teko/libroj.
[…]
Legu plu ĉe: https://uea.org/gk/1158
Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @boriskarpovFR
Last updated 6 months, 3 weeks ago
Last updated 6 months ago
Divulgação de notícias e opiniões conservadoras.
Confira nossa LISTA DA EXCLUSÃO nos comentários fixados.
#OlavoTemSempreRazão
#DeusPátriaFamíliaeLiberdade
Last updated 1 month ago