Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @BorisKarpovContact_bot - [РКН https://www.gosuslugi.ru/snet/67909bdd714103552a02d99a]
Last updated 8 months ago
Last updated 7 months, 2 weeks ago
Divulgação de notícias e opiniões conservadoras.
Confira nossa LISTA DA EXCLUSÃO nos comentários fixados.
#OlavoTemSempreRazão
#DeusPátriaFamíliaeLiberdade
Last updated 2 months, 2 weeks ago
Demisio kaŭzas malordon en la TEJO-estraro
Pro malaktivado, la dua vicprezidanto de TEJO demisiis. Tamen TEJO momente ne havas elektan komisionon, do ne eblas elekti novan anon al la estraro laŭ la kutima maniero. Provizore la ĝisnuna ĝenerala sekretario anstataŭas la demisiinton. La antaŭa vicprezidanto Snehaja Venkatesh, kiu nun ne membras en la estraro, provizore laŭ decido de la prezidanto transprenis la taskojn de ĝenerala sekretario.
https://www.liberafolio.org/2025/01/26/demisio-kauzas-malordon-en-la-tejo-estraro/
Ses esperantistoj batalas por Ukrainio
Almenaŭ ses esperantistoj nun batalas por defendi Ukrainion kontraŭ la agreso de Rusio. Ne estas permesite malkaŝi detalojn pri ili, sed dum la IJK oni kolektis monon por helpi al ili kaj iliaj familioj. ”Mi esperas, ke en la venonta IJK ni povos organizi programeron pri lecionoj de la pasinta milito anstataŭ monkolekto”, skribas nia aŭtoro.
https://www.liberafolio.org/2025/01/21/ses-esperantistoj-batalas-por-ukrainio/
Premioj gravas por montri agnoskon al aktivuloj
https://www.liberafolio.org/2025/01/14/premioj-gravas-por-montri-agnoskon-al-aktivuloj/
De militaviadilo al Pegazo – 100 jaroj de Auld
Antaŭ 100 jaroj, la 6-an de novembro 1924, naskiĝis unu el la plej elstaraj verkistoj en Esperanto. En Britio okazos memorceremonio en la Nacia Biblioteko de Skotlando en Edinburgo. En la glora periodo de la Centra Oficejo Auld estis unu el la plej popularaj gastoj de Malfermaj Tagoj, rakontas Osmo Buller.
https://www.liberafolio.org/2024/11/06/100-jaroj-de-william-auld/
La prezidanto de UEA silentas
Kio okazas pri la libroservo de UEA, la vendo de la domo, la nova administra sistemo kaj retejo? Neniu scias. La prezidanto ne respondas al demandoj de Libera Folio, do ni decidis kontroli, ĉu almenaŭ la supera decida organo de UEA estas informata. Tamen, ankaŭ en la komitata diskutejo la prezidanto silentas. Dum la lastaj du monatoj li sendis nur unu mesaĝon, kaj ĝi neniel rilatis al la funkciado de UEA.
https://www.liberafolio.org/2024/10/31/la-prezidanto-de-uea-silentas/
TEJO turnas sin al Unesko
Antaŭ 70 jaroj en Montevideo en Urugvajo estis aprobita grava rezolucio de Unesko pri Esperanto. Sojle al la datreveno, la 10-a de decembro, TEJO publikigis Manifeston de Ŝventojo, kiu alvokas la Esperanto-movadon refortigi siajn ligojn kun Unesko. Libera Folio petis pliajn informojn de TEJO pri la afero.
https://www.liberafolio.org/2024/10/22/tejo-turnas-sin-al-unesko/
Reviziantoj de UEA atendas respondojn
Kio okazos pri la domo en Roterdamo? Kian planon oni havas pri la libroservo? Ĉu estas decido pri uzo de la nova administra sistemo Akso? La komitataj reviziantoj havis multajn demandojn, al kiuj la estraro de UEA ne povis tuj respondi. La estraro kaj la ĝenerala direktoro nun havas kvar monatojn por kunmeti respondojn.
https://www.liberafolio.org/2024/07/16/reviziantoj-de-uea-atendas-respondojn/
Blog: boriskarpov.tvs24.ru - Contact @BorisKarpovContact_bot - [РКН https://www.gosuslugi.ru/snet/67909bdd714103552a02d99a]
Last updated 8 months ago
Last updated 7 months, 2 weeks ago
Divulgação de notícias e opiniões conservadoras.
Confira nossa LISTA DA EXCLUSÃO nos comentários fixados.
#OlavoTemSempreRazão
#DeusPátriaFamíliaeLiberdade
Last updated 2 months, 2 weeks ago