优质Telegram频道推荐
Ai机器人: @XBOT12345
商务联系: @Xbot123456
Last updated 1 month, 2 weeks ago
Last updated 1 month, 1 week ago
Amhistorio kun trista finalo“Amhistorio kun trista finalo” estas la titolo de recenzo de Halina Gorecka pri la libro “Bunsun kaj Aiko: Rememore al Mia Unua Amo: Rakonto el la vivo de la aŭtoro” de Cho Sung Ho. Ĉi tiu recenzo, aperinta en la marta/printempa eldono de la ĉiusezona bitgazeto “La Ondo de Esperanto”, estas nun legebla ankaŭ en la samtitola novaĵretejo https://sezonoj.ru/2024/05/recenzo-149/
Internacia simpozio kun Esperanto kiel laborlingvoEsperanto estos unu el la laborlingvoj de la 2a internacia simpozio “Problemoj de parola patologio”, kiu okazos la 16-18an de oktobro 2024 en Moskvo. Legu pli en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2024/05/ruslando-56/
Elekto de Komitatanoj B de TEJO 2024-2026Komenciĝis la balotoj por novaj Komitatanoj B de TEJO, kiuj ekoficos la 1an de junio 2024 por dujara mandato. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/05/tejo-140/
Jubileo de Stellan EngholmAntaŭ 125 jaroj, la 25an de marto 1899, naskiĝis Stellan Engholm (1899-1920-1960), sveda instruisto kaj esperantisto, aŭtoro kaj tradukinto de pluraj beletraj verkoj. Okaze de la jubileo de Stellan Engholm en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” hodiaŭ aperis fragmento el lia romano “Homoj sur la tero” (1932). Legu ĝin ĉe https://sezonoj.ru/2024/03/engholm-2/
La 110a UK okazos en Brno post unu jaroLa Estraro de UEA decidis, ke la 110a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 19-26an de julio en Brno, Ĉeĥio. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/03/brno/
Aperis La Dua Bulteno de la 109a UKAperis kaj libere elŝuteblas la Dua Bulteno de la 109a UK en Aruŝo, okazonta la 3-10an de aŭgusto 2024 en Aruŝo (Tanzanio) – https://sezonoj.ru/2024/03/afriko-28/
SAT en grava krizoSennacieca Asocio Tutmonda spertas krizon: “Sennaciulo” iĝis trimonata, la membrokotizoj duoniĝis, al la SAT-kongreso 2024 aliĝis nur kelkaj personoj. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/03/sat-9/
Por eliminado de rasa diskriminacioLegu la mesaĝon de UEA, senditan al UN okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio, la 21an de marto https://sezonoj.ru/2024/03/gk-254/
Bone progresas la provekzamenojMeze de marto ĉe la retejo Edukado.net komenciĝis provekzamenoj, al kiuj aliĝis jam 52 personoj el 21 landoj. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/03/ekzameno-2/
Retoso 2024Retoso estas reta evento de TEJO, plena je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj. Retoso-2024 okazos la 26-29an de aprilo https://sezonoj.ru/2024/03/tejo-135/
优质Telegram频道推荐
Ai机器人: @XBOT12345
商务联系: @Xbot123456
Last updated 1 month, 2 weeks ago
Last updated 1 month, 1 week ago